Ĝeneralaj Interesaĵoj kaj novaĵoj
Saluton Radaranoj! It’s hard to believe that September is here already! Even though it should be November rather than September according to the breakdown of the word (sept stands for 7 while nov stands for 9), thanks Emperor Augustus; but, a conversation for a different day! We hope you enjoy this edition! Special thank you to Radarano Brijako for their article this week!
Esperanto Gramatiko

3 tagoj en Esperantujo – mia sperto de la montreala UK
de Brijako
Mi estas juna esperantisto el Francujo.
Ĵaŭde la 11-an de aŭgusto, mi alvenis al Montrealo kaj ekpartoprenis la 107-an Universalan Kongreson de Esperanto, kiu komenciĝis la 6-an de aŭgusto. Mi partoprenis dum nur kelketaj tagoj tamen akiris nerforgeseblan sperton. Tio estis mia unua partoprenado en ĉeesta Esperanto-kongreso.
Internaciaj kongresoj estas unuj el la malmultaj okazoj, preskaŭ la solaj, kiuj videbligas Esperanton en la publika spaco. Tial la unua sento kiun mi havis estis fiero vidante la emblemojn de la kongreso en la publika konstruaĵo (tiu de UQAM, Kebekia Universitato en Montrealo) kie troviĝis la kongresejo, aŭdante Esperanton kaj vidante surstrate la sakojn oferitajn al la partoprenantoj. Tiom da pruvoj pri la viveco de la lingvo.
Enirante la kongresejon, mi ĝojis vidi ke malgraŭ mia malfrueco la organizantoj plu kapablis bonvenigi nove alvenintajn partoprenantojn per la necesa nomŝildeto kaj la menciita kongressako, surprize donacplena.
Pro malbona funkcio de la kongreseja Vi-Fio mi ne povis ĝui la uzadon de la unua kongresa apo en la historio de la UK-oj disponebligitan de la organizantoj, sed mi povis elturniĝi per la malnova metodo: la kongresa libro enhavas la tutan programon kun la horaro, la lokoj, ktp.
La programo enhavis sufiĉe multajn prezentojn pri la montreala/kebekia/kanada kulturoj kaj historioj. Tiel UK estas ankaŭ taŭga maniero scii pli pri la vizitata loko.
Hazarde trairante la kongresejon, mi eniris la kinejon. La filmo estis dokumentfilmo pri Leonard Cohen, fama montrealano. Mi ne sciis pri lia montrealaneco, kaj konis lin pli kiel kantiston ol kiel poeton. Nerekte, la filmo estas ankaŭ interesa ĉar ĝi videbligas Montrealon tiel kiel ĝi estis en la 1960-jaroj.
Sekve mi ĉeestis “aŭtoran duonhoron”, programero en kiu aŭtoro, ĉi-foje pli ekzakte tradukinto, prezentas sian verkon. Mi tiel aŭdis pri fama kanada literaturaĵo, Anna de Verdaj Gabloj, kiu temas pri la malfacila vivo de orfino, la titola Anna. Ĝi estis unufoje publikigita en 1908, kaj Esperanto ekestis, laŭ mia memoro, unu el la pli ol 40 lingvoj al kiuj la libro estis tradukita danke al la tradukinto.
Poste, mi eniris alian lokon por aŭskulti la finon de prelego pri Paralela Universo, Esperanta eventaro kiu okazas ĉiujare, ĉie en la mondo, la 3-an sabaton de aŭgusto. Estis interesa aŭdi la preleganton prezenti siajn spertojn kaj konsilojn.

En Esperantujo, la interpretista seĝo servas nur kiel tablo por dokumentoj
Vespere, mi vizitis la “imperian teatron” de Montrealo, je malpli ol unu kilometro de la kongresejo. Mi tie spektis la teatraĵon “1910”, pri esperantista tempovojaĝanto el la 1920-jaroj kiu rakontas sian sperton kun Zamenhof en Nordameriko en 1910, kiam la iniciatinto de nia lingvo ĉeestis la unuan (kaj ĝis 2022, la solan) kongreson kiu okazis en Nordameriko, en la usona ĉefurbo Vaŝingtono, kaj poste vojaĝis al Montrealo por viziti familianojn. Mi ĝuis tiun-ĉi teatraĵon, sed trovis bedaŭrindea tion ke la entuziasma aktoro Andrew Sly ludis sole dum preskaŭ la tuta tempo.
Poste, mi tre ĝuis la Esperantigon de kantoj el la franckebekia muzikalo Starmania, renomita Esperante Stelmani’. Kantis Gijom’ Armid’ kaj aliaj talentuloj. Kelkaj kantoj el tiu muzikalo de la 1970-jaroj plu estas famaj hodiaŭ en Francujo.
La postan tagon, mi ĉeestis prelegon pri kanada muziko, franclingva kaj anglalingva, kaj poste aparte interesan prelegon pri lingva politiko en Montrealo, Kebekio kaj Kanado. En Montrealo kaj apude loĝas pli ol 4 milionoj da homoj, alivorte la duono de la kebekia loĝantaro, kaj tiel la lingva situacio de Montrealo estas gravega por Kebekio, kies propra situacio estas grava por Kanado, ĉar ĝi estas ties sola plejparte franclingva provinco.


La aŭkciestro eĉ havis martelon por oficialigi la vendon!

Koncerto de Bia en la imperia teatro de Montrealo.

La solena fermo.

Armel Amiot muzikante “Banĝo Esperanto”.
Weekly Words
Baki
to bake
Kiam ajn mia panjo bakas, ĉiuj scias ke bona fojo estas venanta!
Nebulo
mist
La nebulo kaŝis ĉion tio estis videbla.
Weekly Article Highlight(s)

Ĵazo estas muzikĝenro ekestinta ĉirkaŭ 1900 en la sudaj subŝtatoj de Usono. Legu pli pri la historio kaj formado de la muziko kaj kulturo!

Hiphopo kaj kiel muzika ĝenro kaj kiel kulturo estis formita dum la 1970-aj jaroj kiam loĝejaraj festoj iĝis pli kaj pli popularaj en Novjorko, partikulare inter afrikusonaj junuloj loĝantaj en Bronkso. Sed, nuntempre ĝi klare ne estas ligita al Novjorko, legu pli pri kiel ĝi kreskiĝis!
Esperantujaĵoj – Verkoj de la Esperantujo
Translation Exercises
EN-EO: Despite years of taking classes, Rachel was no closer to learning how to play the classical guitar.
EO-EN: Mi volas, pli multe ol ion en la mondo, manĝi sakon da dolĉaĵoj.
Send in your translations to RadaroTeam@gmail.com!