Ĝeneralaj Interesaĵoj kaj novaĵoj

Saluton niaj karaj legantoj, post periodo de mankeco ni fiere revenas! Ĉi-semajne ni havas multajn mojosaĵojn por montri al vi, kaj ni esperas ke vi ĝuos!

Ĉu vi ankoraŭ ne sciis ke Radaro.org havas sociajn retejojn?

Tvitero: @jenradaro

Instagramo: @jenradaro

Fejsbuko: https://www.facebook.com/EsperantoRadaro

Telegram kanalo: https://t.me/+i-lAm-Z9VWs0MjJh

Diskord servilo: ĝi estas venanta!

Hey there, after a brief hiatus, we’re back! This week we have plenty of awesome things to show you and we hope you enjoy!

If you still don’t know, check out our Radaro associated social media accounts!

Twitter: @jenradaro

Instagram: @jenradaro

Facebook: https://www.facebook.com/EsperantoRadaro

Telegram Channel: https://t.me/+i-lAm-Z9VWs0MjJh

Discord Server: On its way!

Q’s Corner

Pri Prepozicioj… denove

Prepozicioj, la plej malfacila ero de iu lingvo, laŭ mi. Sed oni vere povas senti la animon de lingvo kaj la parolantoj pere de prepozicioj. Eĉ en la angla, oni prepoziciojn uzas malsame inter regionoj (ĉu oni “stop by Thomas’ house” aŭ “stop at Thomas’ house”?). Fakte, la uzo de prepozicioj en la angla estas iomete strana kompare kun aliaj lingvoj (ĉefe latinidaj, ĉar mi ilin studis pli longe) pro io nomita angle “Phrasal Verb” (frazverbo). Frazverboj estas kreitaj el verbo kaj prepozicio post la verbo, ekzemple: “to care about, to look up, to see to, to break down” ktp. La aldono de la prepozicio post la verbo ŝanĝas la signifon de la verbo. Ni povas fari tion Esperante, sed anstataŭ metinte la prepozicion post la verbo, oni ĝin aldonas al la antaŭo de la verbo mem, ekzemple: “prizorgi, trarompi, elakvumi”. Iuj prepozicioj (kiel ‘el, al’) fariĝas sufiĉegaj, sed ĉar Esperanto estas pli libera por krei vortojn novajn, oni povas krei vortojn kiuj donas pli informaĵo pri la agado, ekzemple ĉirkaŭrigardis, aliri, ktp.

Prepozicioj malfacilas. Tamen, pere de ili ni povas vere plibone kompreni kiel ni pensas pri la mondo ĉirkaŭ ni, tial ne timu ilin!

On Prepositions… again

Prepositions, the most difficult part of any language, in my opinion. But you can really feel the soul of a language and the speakers through prepositions. Even in English, prepositions are used differently between regions (do you “stop by Thomas’ house” or “stop at Thomas’ house”?). In fact, the use of prepositions in English is a little strange compared to other languages ​​(mainly Latin-based, because I studied them longer) because of something called in English “Phrasal Verb”. Phrasal verbs are created from a verb and a preposition after the verb, for example: “to care about, to look up, to see to, to break down” etc. The addition of the preposition after the verb changes the meaning of the verb. We can do this in Esperanto, but instead of putting the preposition after the verb, we add it to the front of the verb itself, for example: “take care of, break through, water out”. Some prepositions (such as ‘el, al’) become sufficient, but because Esperanto is more free to create new words, you can create words that give more information about the activity, for example looked around, access, etc.

Prepositions are difficult. However, through them we can really better understand how we think about the world around us, so don’t be afraid of them!

Esperanto Gramatiko

ALEJ Fonda-Kunsido

La Aŭteroa Ligo de Esperantistoj Junaj (mallonge ALEJ) estas la junulara Esperantista organizo de Nov-Zelando. 23-an de oktobro 5-7 ptm (UTC +13) ĝia fonda-kunsido okazos. Ĉeestu por komitataniĝi, voĉdoni, lerni pri nia plano, aŭ simple ĝui la etoson! Post la laboro, okazos ludoj, babilado, muziko, kaj pli!

Ni volas bonvenigi ĉiujn por ĉeesti per nia Diskord-servilo.

https://discord.gg/zWU3FhJpAy

Memeo

Se vi ne scias…

If you don’t know…

Fonto de la memeo (Source of the meme)

Radiko de la Semajno

En tiu ĉi nova aldono al nia (preskaŭ) ĉiusemajna raporto, ni donas al vi radikan vorton (ekz. valo), kaj vi provu krei pli vortoj el ĝi(ekz. Valeto, envalfali, valvojo).

La ĉi-semajna vorto estas Masko

In this new addition to our (almost) weekly report, we give you a root word (e.g. valo), and you try to make more words out of it (e.g. valeto, envalfali, valvojo)!

The word for this week  is “Masko”.

Retejo de la Semajno – Ba Ba Dum

Ĉu vi volas lerni pli multe da vortoj Esperante? Ba Ba Dum estas mojosa retejo kiu celas instrui novajn vortojn al vi pere de bildoj kaj ludoj. Estas opcio por ludi ĝin Esperante kaj ĝi bonan aŭdion kaj vortaton esperantan havas. Vizitu ĝin ĉe babadum.com !

Do you want to learn more vords in Esperanto? Ba Ba Dum is a cool website which aims to teach new words through the use of images and fun games! There is an Esperanto option that has well recorded audio and a really rich vocabulary pool! Visit it at babadum.com!

Esperantujaĵoj – Verkoj de la Esperantujo

Estas nova podkasto bonega! Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas vin al sia tablo por priparoli ĉion–literaturon, politikon, la Esperanto-movadon, historion, kaj kia estas la vivo ĝenerale. La etoso estas neformala kaj la vidpunktoj apartenas nur al la dirinto–se eĉ al tiu!

Vikipediaĵo – Edipo

Edipo estas ulo de helena mitologio. El li devenas la koncepto de la ‘edipa konflikto’. Legu pli ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Edipo 

Dankon por via legado — Thank you for reading!